PIV · 15778
Tolu/o
Tolu/o. 🌄 Urbeto de Kolombio (73°35′U, 9°31′N).
toluo ⚗ tolua balzamo.
tolua balzamo ⚗ Ekspektoriga rezino, ekstraktata el sp. de miroksilo.
tolueno Ⓚ Aromata hidrokarbono, metilbenzeno, C6H5-CH3, homologo de benzeno, senkolora likvo, multe uzata kiel solvanto k en la fabrikado de medikamentoj k de eksplodaĵoj.
toluidino Ⓚ Aminotolueno, C6H4(CH3)NH2, homologo de anilino, uzata en la koloraĵa kemio.
toluilo Ⓚ Radiko de tolueno, -C6H4CH3.
toluolo (ark.) = tolueno.
butilhidroksitolueno. C15H24O, (BHT) antioksidanto, uzata por malhelpi la ranciĝadon de manĝaĵoj.
trinitrotolueno Ⓚ Kristala solido, C6H2CH3(NO2)3, ricevata per nitrado de tolueno, tre potenca eksplodaĵo (ordinare signata per TNT).