← Reen al P

PIV · 12578

★popl/o

popl/o 🍁 G. (Populus el salikacoj) de dioikaj, falfoliaj, ofte grandaj arboj kun longpetiolaj, larĝaj folioj, kun floroj en longaj, pendaj amentoj aperantaj antaŭ la folioj, k kun fruktoj enhavantaj lanugajn semojn po multaj; ĉ. 35 sp-oj, N-hemisferaj, mezvarmejaj, humidejaj, el kiuj kelkaj havas lignon utiligatan por produktado de alumetoj, kestoj, papero. tremolo. Precipaj sp-oj:
blanka poplo (P. alba), el Eŭropo, U k C Azio k N Afriko, kun grize blanka ŝelo k 3−5-lobaj folioj malsupraflanke blankaj pro lanugo.
balzama poplo (P. balsamifera), el N Nord-Ameriko k mezvarma Azio, kun gluecaj ŝosoj k burĝonoj k kun ovalaj aŭ lancetformaj folioj malsupraflanke blankaj.
laŭrofolia poplo (P. laurifolia), el Azio, kun ronde ovalaj, pintapeksaj, dentaj folioj malsupraflanke blankaj.
nigra poplo (P. nigra), el Eŭropo k Azio, kun triangulaj, fajne dentaj folioj malsupraflanke verdaj.