← Reen al S

PIV 2020 · 13752

★salik/o

salik/o 🍁 G. (Salix el salikacoj) de dioikaj arboj k arbustoj kun folioj integraj aŭ dentetaj, ĝenerale mallarĝaj k defalemaj, k kun vir- k in-seksaj floroj senperiantaj, ariĝintaj en amentojn aperantajn antaŭ la folioj aŭ samtempe kiel tiuj ĉi; ĉ. 400 sp-oj, precipe N-hemisferaj, ĝenerale malsekejaj, mez- k mal-varmejaj, kelkaj uzataj por korbofarado ( vimeno) aŭ medicino (pro enhavo de salikino), aliaj kultivataj por ornamo: maljunaj salikoj kun multe da krevoj k fendoj, kreskante kurbe k oblikve, pendas malproksime en la akvon Z; sur la salikojn tie ni pendigis niajn harpojn X. Precipaj sp-oj:
Babilona saliko (S. babylonica, sin. S. pendula), eble el Ĉinio, pororname kultivata, kun longaj ĝis tero pendantaj maldikaj branĉoj. Sin. plorsaliko 1.
blanka saliko (S. alba), el Eŭropo, Azio k N Afriko, kun lancetformaj, dentetaj, malsupraflanke silkharaj folioj. flava vimeno.
herbeca saliko (S. herbacea), el altaj montaroj de Eŭropo, Azio k Ameriko, arbusteto kun tigoj malaltaj, herbecaj aŭ malmulte ligneciĝintaj.
kapra saliko (S. caprea), el Eŭropo, kun relative mallongaj k larĝaj folioj k kun ligno uzata por paliso k tanado.
reta saliko (S. reticulata), el la altaj montaroj de Eŭropo, Azio k N Ameriko, arbusteto kun rampaj tigoj k obovalaj folioj malsupraflanke rete ripaj.
salika
Rilata al saliko.
Farita el salikobranĉoj: salika korbo.
salikaĵo. Plektaĵo el salikobranĉoj.
salikejo. Loko, kie kreskas multe da salikoj.
salikino Glukozido, C6H4 (O.C6H11O5)CH2OH, kun sendolorigaj k kontraŭfebraj ecoj, ekstraktata el la ŝelo de salikoj.
salikozido. Salikino.
salikato, salikilato Salo de salik(il)ata acido, uzata kontraŭ febro, doloro k inflamo (precipe ĉe reŭmatismoj).
acetilsalikata acido, acetilsalikilata acido. CH3-CO-O-C6H4-COOH. Sin. aspirino.
plorsaliko
Babilona saliko.
Plorsaliko 1 k samaspektaj kf-oj de kelkaj aliaj sp-oj de saliko.