← Reen al V

PIV 2020 · 16622

vimen/o

vimen/o
🍁 Sp. de saliko (Salix viminalis) el Eŭropo k Azio, trunkarbusto aŭ malgranda arbo kun longaj ŝosoj k 10−20 cm longaj, lancetformaj, malsupraflanke grize silkharaj folioj.
👥 La flekseblaj vergoj de vimeno 1, utiligataj por korbofarado.
flava vimeno. Var. de blanka saliko (S. alba var. vitellina) kun ore flavaj vergoj same uzataj kiel tiuj de vimeno.
vimenaĵo. Laboraĵo farita el vimenaj vergoj interplektitaj.  tegi.