PIV · 15426
★teg/o
★teg/o. Tolaĵo, provizore uzata por kovri ŝirme iun objekton: kapkuseno kun lina tego; demeti de la seĝoj la kontraŭpolvajn tegojn; (f) la oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino, ne defalis de ŝi tute Z.
tega ∆ tega operatoro (asocianta al aro ties tegaĵon).
★tegi (tr)
1 Kovri ĉiuflanke per tego: tegi kusenon B; kanapeto tegita per disŝirita katuno Z; malnovmodaj mebloj tegitaj per blankaj kovriloj B.
2 Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo k estas parto de ĝi: li tegis la murojn interne per oro X, la pordojn per kupro X; la domon li tabulkovris per ligno cipresa, k tegis ĝin per pura oro X; ĝiaj ankroj estis tegitaj per oro Z; sofoj tegitaj per veluro k silko Z; palisandra kanapeto tegita per multekosta damasko Z; skribtablo tegita per verda drapo Z («kovrita per verda drapo» signifus, ke oni sternis sur la tablon verdan tukon, kiun oni laŭvole povas formeti aŭ surmeti). ☞ tapeti.
3 ❤ Kovri, kunkreskinte: mukozo, kiu tegas la internon de organo.
tegado. Ago de iu, kiu tegas.
tegaĵo
1 Tio, kio tegas 2: tegaĵo de fotelo, de kablo, konektoŝnuro (la teksa materialo, surmetita laŭlonge de la izolita konduktilo); tegaĵo de tubo (varmoizola kovraĵo laŭ la tuta longo de la tubo); ⊕ tegaĵo sur soklo (novaj terenoj kovrantaj soklon); sedimenta tegaĵo.
2 ∆ La plej malgranda aro en iu klaso, kiu enhavas la donitan aron: la konveksa tegaĵo de sfero estas globo.
maltegi. Depreni la tegaĵon for de io: la kirurgo maltegis la tendenon.
retegi. Meti novan tegaĵon sur ion: retegi pneŭmatikon.
lignotegi. Tegi muron aŭ parton de muro de ĉambro per lignaj tabuloj, por varmigado aŭ ornamado.
puŝtegaĵo ⊕ Normala flanko de surpuŝego.
vimentegi. Tegi (botelon ks) per vimena kovraĵo.