← Reen al S

PIV 2020 · 13725

★sak/o

sak/o
Granda ujo el maldelikata teksaĵo (kanabo, juto, ks), formita el du pecoj, kunkudritaj malsupre k ĉe la flankoj k liberaj supre, uzata por enteni ŝutaĵojn: sako malplena sin rekte ne tenas Z; se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas Z; sakon kun truo vi neniam plenigos Z; Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno X. korbo, ĵaro.
Tia ujo rigardata kiel proksimuma mezurilo: aĉeti tri sakojn da terpomoj, du sakojn da karbo; vendi kafon po sakoj.
Ujo, kies formo k dimensioj povas diversi, kun unu sola aperturo, el papero, ledo, plasto ks, uzata por enteni iajn aĵojn: sako de almozulo, de maristo, de lernejano, de fiŝisto; pli kostas la sako, ol la tuta pako Z; en unu sako du katoj, ĉiam mordoj k gratoj Z; (f) aĉeti katon en sako (ne vidinte la aĉetaĵon).
(ss) Tia ujo, uzata por teni monerojn: vortoj sakon ne plenigas Z; sako ne sonas – amiko ne konas Z; edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta Z.
sakaĵo ב Pentovesto el nigraj kaproharoj (el kiuj estis teksitaj la antikvaj sakoj): sakaĵon mi kudris sur mian korpon X; Mi metos sakaĵon sur ĉiujn lumbojn k kalvon sur ĉiun kapon X; la reĝo kovris sin per sakaĵo k sidiĝis sur cindro X; zonu vin per sakaĵo X.
saketo. Malgranda sako, destinita enteni diversajn aĵojn: saketo da bombonoj; ŝi portis sian kudrilaron en eleganta saketo; ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn N.
sakforma. Havanta la formon de sako, kun nur unu aperturo: sakforma organo.
dusako. Longa sako fermita ĉe ambaŭ ekstremaĵoj, kun malfermo en la mezo.
ensakigi. Enmeti en sakon: ensakigi grenon.
kromsako. Aldona sako, kiun oni portas flanke per transŝultra rimeno.
almozosako. Sako, en kiun almozulo metas la ricevitaĵojn.
ĉassako. Sako, en kiun la ĉasistoj metas sian ĉasaĵon.
dormosako = litsako.
dorsosako. Sako kun du rimenoj, kiun oni portas surdorse. tornistro.
felsako. Felo de kapro, ŝafo ks, de kiu oni kunkudris la truojn de la membroj, lasante libera la aperturon de la kolo, por enteni likvon: konsumiĝis la akvo de la felsako X; ŝi malfermis felsakon kun lakto Z; vino, kiun oni elverŝis el gudrita felsako Z.
kovrilsako. Tola aŭ kotona ŝanĝebla sako, en kiun oni metas litkovrilon k kiu anstataŭas supran littukon.
kusensako. Kusentego.
litsako. Longa sako, pli-malpli bone remburita, en kiun oni sin ŝovas por dormi en kampado.
mansaketo. Ujo, kiun la virinoj portas ordinare sub la brako, k kiu servas al ili kiel poŝo.
paksako. Sako por enpaki: li enligis la tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon Z.
poŝtosako. Sako, en kiu la poŝtistoj transportas la poŝtaĵojn.
polensako Vd poleno.
selsako. Sako pendanta ĉe la selo de ĉevalo aŭ biciklo.
spermosako (pp iuj senvertebruloj k iuj amfibioj) Speco de sako, enhavanta kungluitajn spermatozoojn, liberigita de la virseksulo aŭ apude aŭ interne de la ino.
sporsako = asko.
testiksako Vd testiko.
vojaĝsako. Pli-malpli luksa sako, por transporti kun si la tualetaĵojn ks dum vojaĝo. kofro.