← Reen al A

PIV 2020 · 1248

ask/o

ask/o 🍁 Fungoĉelo ofte pli-malpli sak- aŭ klabo-forma, en kiu formiĝas sporoj (askosporoj) plejofte 8-opaj.
askujo. Organo, naskanta k entenanta askojn, karakteriza de la askomikotoj. Sin. askofrukto. apotecio, peritecio.
askomicetoj (ark.) = askomikotoj.
askomikotoj. Filumo (Ascomycota) de superaj fungoj, kun septaj hifoj k kun sporoj naskiĝantaj interne de asko; ĉ. 30 000 sp-oj el 2 220 g-oj: meldufungoj, morkelo, trufo, multaj likenoj estas askomikotoj. Sin. askofungoj.