1 (striktasence) (genro) (Abies el pinacoj) de pinglarboj sen ŝosetoj, kun plataj pingloj, kiuj defalinte postlasas rondajn, ne elstarajn cikatrojn, kaj abio (blanka abio): a) arbo; b) juna folia ŝoso; c) pli maljuna ŝoso; ĉ) matura konuso; d) folio (pinglo). (Meza). kun siaraj konusoj, kies skvamoj iom post iom defalas; 49 sp-oj, (norda)-hemisferaj, (interalie, inter aliaj): balzama abio (A. balsamea), el Kanado, kun ruĝaj, rezinkovritaj burĝonoj kaj kun pingloj similaj al tiuj de la blanka abio, sed karakterize aromaj kaj oblikve suprendirektaj; blanka abio (A. alba), el Eŭropo, kun obtuzapeksaj pingloj, kies suba flanko havas du blankajn striojn, kaj sidantaj laŭ du vicoj ambaŭflanke plataj, tiel formantaj kvazaŭ disigan mezan linion sur la ŝoso; Hispania abio (A. pinsapo), el (suda) Hispanio, kun mallongaj, ne pikaj pingloj, formantaj sur la ŝosoj kvazaŭ tubobroson; skvama abio (A. squamata), el Cinio, kun oranĝa kaj rozete bruna ŝelo estiganta grandajn skvamojn paperecajn, volviĝemajn. 2 (vastasence) abio kaj parencaj genroj ((interalie, inter aliaj) cugo, pseŭdocugo kaj piceo), forstumataj por ligno ofte ĉarpente ekspluatataj; iuj sp-oj estas uzataj en pluraj landoj kiel ornamaĵo ĉe Kristnaska festo: abio vi, kun foliar' fidela!. (rilata vorto el la sama semantika kampo) kristarbo, cedro, lariko, pino. abiaro (L. L. Zamenhof). Arbaro el abioj.