PIV · 9134
larik¹o
larik1o 🍁 G. (Larix el pinacoj) de falfoliaj, monoikaj pingloarboj kun maldikaj, molaj pingloj, unuj en fasketoj sur mallongaj, verukformaj ŝosetoj, aliaj unuopaj sur longformaj ŝosoj, k kun staraj, malgrandaj, ovoidaj konusoj, kiuj ofte restas sur la arbo dum pluraj jaroj; ligno rezinoriĉa, tial neputrema k uzata i.a. por montardomoj k ŝipkonstruaĵoj; 9 sp-oj, N-hemisferaj, malvarmejaj, forstumataj k pororname kultivataj, i.a.:
Amerika lariko (L. laricina), el N Ameriko;
Ĉinia lariko (L. potaninii), el U Ĉinio;
Eŭropa lariko (L. decidua), el Mezeŭropo;
Himalaja lariko (L. himalaica), el E Himalajo;
Japania lariko (L. kaempferi), el Japanio.