PIV 2026 · Artikolo 6851

japano

Litero J

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. japana
  2. japanec/a
  3. japanesk/a
  4. japanig/i
  5. Japanuj/o
  6. Japani/o
  7. eljapanig/i
japano ano de Japanujo.
japana rilata al japanoj, ilia lingvo aŭ Japanujo: la japana arto la japana civilizacio la japana lingvo japana skribo japana papero ➞ torinoko mia avino parolas la japanan
japaneca japanstila; japansimila: japaneca pensaranĝo JWe japaneca drako LSt japaneca piramida organizado MD
japaneska japaneca: japaneska miniaturo TCa japaneskaj poemoj BRa japaneska riverenco JCa
japanigi
1 traduki tekston en la japanan lingvon.
2 trudi la japanan lingvon aŭ civilizacion al fremda gento.
Japanujo, Japanio GEOG orient-azia lando, kiu konsistas el insularo en norda Pacifiko. ĉefurbo: Tokio
eljapanigi traduki tekston el la japana lingvo en alian lingvon.