PIV 2026 · Artikolo 15867

tragika

Litero T

tragika tragedia (plej ofte figurasence): tragika sorto tragika sceno
tragiko FILO tio, kio donas al ni doloran konscion pri la limoj de la homa kondiĉo kaj pri la nekapablo de homo akiri feliĉon aŭ saviĝon.
tragikeco eco de io tragika: li sentis la tutan tragikecon de tiu ŝajne kvieta situacio