PIV · 15865
★tragedi/o
★tragedi/o
1 🎭 Teatra verko, submetita al la regulo de la tri unuecoj (temo, tempo k loko), kun altrangaj herooj k malfeliĉa elnodiĝo: la tragedioj de Eŭripido, de Seneko, de Kornelio, de Racino; Ifigenio en Taŭrido estas tragedio de Goeto. ☞ dramo, melodramo. ➞ tragediverkisto.
2 (f) Terure malfeliĉa okazaĵo: familia tragedio B; la terura tragedio de la mondmilito.
tragedia
1 Rilata al tragedio: tragedia aŭtoro; tragedia ironio (uzo de vortoj, havantaj profetan sencon por la spektantoj, ne suspektatan de la herooj mem).
2 (f, io) Terure malfeliĉa: tragedia morto; vere tragediaj estis la lastaj momentoj de Z..
tragediisto. Aktoro, ludanta kutime en tragedioj.