← Reen al D

PIV · 3395

dram¹o

dram1o 🎭
Teatra verko, en kiu la tragika elemento miksiĝas kun la komika: la dramoj de Ŝekspiro; (f) la vivo estas dramo, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido Z.
(f) Terura okazo. tragedio, fatalo, katastrofo.
drama
Miksita je tragiko k komiko.
(f) Tre emociiga: drama situacio.
dramigi. Doni draman karakteron: la romantikaj poetoj ofte dramigis sian vivon.
dramisto. Aŭtoro de dramoj.
psikodramo Psikoterapia tekniko, en kiu grupa surscenigo de individuaj psikaj konfliktoj igas la partoprenantojn ekkonscii tiujn k, helpe de analizo, progresi al ilia solvo.