PIV 2026 · Artikolo 15866

tragelafo

Litero T

tragelafo ZOOL antilopo, granda kiel kapreolo; la virbesto havas spiralajn kornojn; vivas en Afriko sude de Saharo. genro Tragelaphus jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro, cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo MT ➞ bovedo.