← Reen al A

PIV 2020 · 908

antilop¹o

antilop1o Kn de diversaj sovaĝaj, plejparte belaj aŭ strangaj, rapidkuraj mamuloj el la ordo de parhufuloj, fam. de bovedoj, vivantaj en varmaj landoj. alcelafo, ĉamo, gazelo.
saltantilopo. S-Afrika antilopo (g. Antidorcas) kun laŭlonga blanka strio sur la dorso k liroformaj kornoj, kiu moviĝas per altaj saltoj.