PIV 2026 · Artikolo 2650

★ĉamo

Litero Ĉ★ Fundamenta

★ ĉamo ZOOL eŭropa sovaĝa antilopo, kiu vivas en montaraj arbaroj kaj super la arbolimo; la plenkreskaj havas mallongajn, preskaŭ rektajn kornojn, hokajn apud la ekstremaĵo. specio Rupicapra rupicapra la ĉamo montara tatra estas subspecio de la ĉamo montara, kiu vivas en Eŭropo nur en partoj de Slovakio kaj Pollando JHa ➞ bovedo, antilopo, gazelo, ŝamo; ĉamkolora.
virĉamo virseksa ĉamo.