PIV 2026 · Artikolo 5318

gnuo

Litero G

gnuo ZOOL ĉevalsimila antilopo kun bovsimila kapo. genro Connochaetes ➞ bovedo.
nigra gnuo gnuo kun malhele bruna ĝis nigra pelto kaj longa malhela hararo inter la antaŭaj kruroj kaj ĉe la ventro; kun longa blanka vosto, simila al la vosto de ĉevalo; vivas en suda Afriko. specio Connochaetes gnou