PIV 2026 · Artikolo 4953

gaino

Litero G

gaino
1 TEKS virina vesto, kiu strikte alĝustiĝas al la korpo, sen faldo aŭ flanka malfermaĵo, kaj kiun oni surmetas, ŝovante ĝin laŭlonge de la korpo: gaino el silko kun puntoj
2 TEKN tubo metala aŭ plasta, ofte fleksebla, kiu ŝirme entenas telefondratojn, elektrokablojn k.s. enigotajn en muron, betonon, teron k.a.
3 BAKT BOTA polisakarida tegaĵo ekster la muro de la ĉelaroj (katenoj, filamentoj k.a.) de iuj bakterioj (cianobakterioj kaj gainbakterioj) kaj algoj. ➞ kapsulo, glikokaliko.
gaina rilata al gaino: gaina subrobo surportata sub diafana robo