← Reen al M

PIV · 10069

medol⁴o

medol4o
(medulla) Pulpeca mola substanco, pli-malpli grasa, pli-malpli sangabunda, entenata en ĉiuj kavoj de la osta histo: ruĝa medolo de feto k infano, flava medolo de maturulo, griza medolo de maljunulo; (f) havi medolon en la ostoj Z (esti energia k kuraĝa); tiri la medolon (kernan esencon, plejan gravaĵon) de iu teorio, verko. kerno, suko.
(evi) = mjelo.
Interna parto de organo, kontraste al ĝia kortiko: medola substanco de la surrena glando.
🍁 a) (pp vaskulplantoj) La centra, mola, parenkima parto de tigo aŭ de radiko, ĉirkaŭita de cilindro el vaskulfaskoj: la spongeca medolo de sambuko; medola radio. b) (pp algoj k likenoj) La interna parto, ĝenerale maldensa, de organo, kontraste al ĝia kortiko.
medolito Inflamo de la medolo de osto.
medolektomio Desekco de la medola histo (pp la surrena glando).
medolpatio, medolopatio Kn de la afekcioj de la osta medolo.  mjelopatio.
ostomedolito Samtempa inflamo de osto k de ties medolo.