PIV · 692
Amper/o
Amper/o. Franca matematikisto k fizikisto (A. M. Ampère, 1775−1836).
ampero ☐ Baza unuo de la kurent-intenso en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: A; difino: unu ampero estas la kurento, kiu produktas magnetan forton de 2 × 10-7 neŭtonoj metre inter du paralelaj senfinaj konduktantoj de neglektebla kversekcio je distanco de unu metro.
amperhoro. Mezurunuo de la kapacito de akumulatoro.
ampermetro. Aparato por mezuri la intenson de kurento.
ampersekundo. Unuo (As) egala al 1 kulombo.
ampervolvo Vd volvo.