PIV 2026 · Artikolo 18333
1ampero
Derivaĵoj en la artikolo 3
1 ampero FIZI en la internacia sistemo de unuoj la baza mezurunuo de intenso de kurento, nome la kurento, kiu produktas magnetan forton de 2×10−7 neŭtonoj 1 metre inter du paralelaj senfinaj konduktantoj de neglektebla kversekcio je distanco de unu metro; nomita laŭ Ampero 2. simbolo: A➞ amperhoro, ampersekundo, ampervolvo, ampermezurilo; Ampero 2.
kiloampero milo da amperoj. simbolo: kA
mikroampero milion-ono de ampero. simbolo: μA
mili2ampero milono de ampero. simbolo: mA