PIV 2026 · Artikolo 17384
induktanco
induktanco FIZI ELEK pri fermita cirkvito fizika grando egala al la kvociento de la tuta magneta flukso, kiun ĝi ĉirkaŭas, per la kurentintenso de la kurento trafluanta ĝin; aŭ al la kvociento de la tuta magneta energio kaŭzita de kurento, per la duona kvadrato de la kurentintenso de kurento trafluanta ĝin; ĝi praktike sinonimas al meminduktanco (koeficiento de memindukto). simbolo: L ➞ henro 1, indukti.
interinduktanco kvociento de la tuta magneta flukso induktata de unu cirkvito en alia per la kurentintenso trapasanta la unuan. simbolo: M Sin. koeficiento de interindukto.
meminduktanco pli preciza termino por induktanco.