← Reen al K

PIV 2020 · 8639

★kresk/i

kresk/i (ntr)
🍁 Disvolviĝi, evolui, tiele pli-malpli proksimiĝante al matureco: (la pizo) kreskis pli k pli alten Z. ĝermi, ŝosi.
Iom post iom disvolviĝi, pligrandiĝi: la knabeto kreskis Z; en tiu aĝo la ostoj ankoraŭ kreskas; kreski ĝis la normala mezuro.
(pp plantoj aŭ bestoj) Pligrandiĝi k plimultiĝi, aparte en difinita regiono: nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis X; tie abunde kreskis okzalo k laktuko; en la dezerto kreskas nenio B; vinberujo ne kreskas en nordaj landoj; malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo k sem’ Z; kunikloj rapide kreskas. frukti.
(io konkreta) Iom post iom grandiĝi, altiĝi, vastiĝi: la muroj de la nova urbo malrapide kreskis; la akvo de l’ rivero senĉese kreskas B; de minut’ al minuto kreskis la homamaso; kreskas societo B, niaj adeptoj, la abonantoj de nia revuo; la kreskanta luno.
(f) Iĝi pli intensa, forta, granda: kreskas la lumo, la temperaturo, la fluintenso, la tensio; kreskas duboj, fortoj, intereso, fervoro; en ĉiu aĝo devas kreski la saĝo Z; kun ĉiu tago kreskis lia potenco Z; la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero Z; kiam kreskas honoro, kreskas humoro Z; tiuj vortoj estis uzataj laŭ la kreskanta bezono Z; miaj ĉiam kreskantaj okupoj. ampleksiĝi, leviĝi.
kresko
Alteco de estulo, rezultanta el kreskado: havi gracian kreskon Z; fremdulo de bela kresko Z; infanoj de sama kresko B; mia frato estas de meza kresko Z.
Kreskado: ondoj en potenca kresko la rokojn superverŝas Z.
kreskado. Stato de iu, io kreskanta: kun la kreskado de la arbo kreskis ankaŭ ĝia bonfarto Z; infano malsana dum sia kreskado; la konstanta kreskado de nia literaturo silentigos niajn malamikojn Z. progreso.
kreskaĵo. Vegetaĵo, planto.
kreskanta (pp funkcio) Tia, ke la valoro pligrandiĝas aŭ restas konstanta, kiam la argumento kreskas (ƒ(x) ⩽ ƒ(y), se xy).
kreskejo. Loko, regiono, kie nature kreskas difinita vegetaĵo.
kreskigi. Fari ke io kresku: kreskigu la tero verdaĵon X; el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon X; (f) longa dormado ŝuldojn kreskigas Z. forci, kulturi, grandigi.
alkreskado. Pliiĝo de la volumeno de korpo pro aldono de ekstera materio: 🔭 astra alkreskado (aldoniĝo de materio al astro pro graviteco); alkreskado kontinenta (pligrandiĝo de la kontinentoj pro aldono de materio ĉe ilia bordo), oceana (aldoniĝo de oceana krusto el rifto).
ĉirkaŭkreski (tr) Ĉirkaŭi, pp kreskaĵoj: kaverno ĉirkaŭkreskita de rampaj kreskaĵoj Z; remparo ĉirkaŭkreskita de filikoj Z.
diskreski. Disiĝi, kreskante: la Izraelidoj fruktis k diskreskis X; nun venis la tempo diskreskigi fakajn kunsidojn al pli efikaj k longedaŭraj kunvenoj.
elkreski
Eliĝi, kreskante: el la kavaĵo elkreskas herbo k rubuso Z; nia fratino, miloj da miloj elkresku el vi! X; jam ĝi estis elkreskinta ĝis alte super la nuboj Z; (f) el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita Z.
Atingi maturecon, kreskante: dum la lasta jaro li alte elkreskis Z; tiu infano, kiu nun plene elkreskis kiel perfekta belulino Z; barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis Z; la belaj, bone elkreskintaj oreloj de la leporo Z; ne en unu tago elkreskis Kartago Z; la knabo elkreskis en malriĉeco Z; riĉaj homoj, naskitaj k elkreskintaj en lukso Z; kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj Z.
elkreskadi. Abunde ĉiuloke kreski: novaj projektoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo Z.
elkreskaĵo
Tumoro, elstaranta el la haŭto aŭ mukozoj (polipo, veruko ktp) aŭ el iu organo (osta elkreskaĵo).
🍁 Elstaraĵo de organo.
elkreskigi. Fari, ke io kresku el io: ĉiujare la arbo elkreskigas verdajn branĉojn Z; kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn X.
kunkreski, kunkreskiĝi. Kreski kune kun, samtempe kun: la besto, kiun ni ĉiuj portas en ni, kiu kunkreskiĝis kun la homo Z; sen selo ŝi sidadis, kiel kunkreskiĝinta kun la ĉevalo Z; (f) kun tiu ĉi ideo li kunkreskiĝis k estis preta ĉion oferi al ĝi Z.
kunkreskaĵo. Io, kio kreskis kun alio. konkremento.
malkreski. Grade malpli(grand)iĝi: malkreskas lumo, la fluo, la nombro de la naskiĝoj, la senlaboreco; la malkreskanta luno.
malkreskanta (pp funkcio) Tia, ke la valoro malpligrandiĝas aŭ restas konstanta, kiam la argumento kreskas (ƒ(x) ⩾ ƒ(y), se xy).
miskreski. Nenormale, fuŝe, malsane kreski: miskreskinta arbusto.
superkreski, trokreski. Kreskadi en tro granda kvanto.
surkreskanta = adventiva.
altkreska. Havanta altan kreskon: mi tute ne estas maljuna, mi estas nur tre altkreska! Z; li restis malaltkreska Z.
plektokreskaĵo. Sovaĝaj vegetaĵoj, kiuj interplektiĝas: li elŝiris kardojn k plektokreskaĵojn, por fari el ili cindrojn Z; la plektokreskaĵoj pendis super la ŝtonegoj Z.
plenkreska. Atinginta sian plenan kreskon: mi timas, ke, kiam vi estos plenkreska, vi faros […] Z; belega, plenkreska knabino Z. seksmatura, plenaĝa.
plenkreskulo. Homo aŭ besto, atinginta sian plej altan kreskon (male al infano aŭ ido): ofte eĉ la suferoj de plenkreskuloj ne povas esti pli grandaj Z (ol tiuj de infano). Sin. adolto.
volvekreskaĵo = ĉiro: pikantaj volvekreskaĵoj Z.