← Reen al M

PIV · 10025

★matur/a

matur/a
Plene kreskinta k (pp manĝeblaj plantoj) taŭga por la konsumado: maturaj sukaj beroj Z; svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura X; la kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj Z; (analoge) matura fromaĝo, vino; (f) matura absceso.
Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo k de la menso: infano ne estas matura homo Z; matura bovo; aĝo tro matura ne estas plezura Z; (f) matura talento. plenkreska, plenaĝa.
(pp ĉela makromolekulo) Atinginta definitivan strukturon k kapablon funkcii: ĵus sintezitaj makromolekuloj (ekz. mesaĝa RNA, enzimoj) ofte ne funkcias, ĉar ili ne estas maturaj.
Plene esplorita, provita: malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto Z; por ke la diskutado estu trankvila, matura k fruktodona Z; mature pripensita k orde voĉdonita decido Z.
(pp bilo, kupono ks) Atinginta la daton, kiam oni devas ĝin pagi.
matureco. Stato de iu, io matura: oni ne devas atendi ĝis la matureco, por kolekti tiujn fruktojn; atesto de matureco Z (diplomo donata al lernantoj, kiuj, fininte la gimnazian kursaron, sukcese plenumis la koncernan ekzamenon. abituriento).
maturigi. Fari ion matura: maturigi legomojn per varmigado B; artefarita maturigado de bananoj.
maturiĝi. Iĝi matura: maturiĝantaj pomoj, knaboj, bovidoj; (f) nenia feliĉo maturiĝas sub la luno Z; la demando ne estas sufiĉe maturiĝinta Z; la bilo maturiĝis hieraŭ.
maturiĝo. Stato de iu, io maturiĝanta: konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo Z; ni devas longe atendi la maturiĝon de la fruktoj Z; ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado […] Z; maturiĝo de makromolekulo konsistas el distranĉo de segmentoj k kemiaj aldonoj; maturiĝo de mesaĝa RNA.
maturulo. Homo matura. adolto, adoleskanto.
nematura. Ankoraŭ ne atinginta sian plenan kreskon, forton, provitecon: kapo nematura k malforta Z.
tromatura. Pli ol matura.
frumatura. Maturiĝinta antaŭ la kutima sezono: frumaturaj fruktoj, oranĝoj, pizoj.
seksmatura. Atinginta seksan maturecon. adolto, plenkreska.