PIV · 3919
enzim/o
enzim/o ⚥ Ⓚ Proteino (ofte kun neproteina helpanto) de la vivuloj, kiu katalizas biokemiajn reakciojn: sakarazo, nukleazo estas enzimoj. ☞ -az/.
enzima. Rilata al la enzimoj.
enzimologio. Studesploro de la enzimoj.
kunenzimo. Neproteina molekulo, necesa al iuj enzimoj kiel dua substrato, sed kiu estos tuj refarata per alia enzimo: kunenzimo A. ☞ prosteto.
riboenzimo ⚥ RNA kapabla katalizi biokemian reakcion.