PIV 2026 · Artikolo 3918

envulti

Litero E

envulti tr
1 ensorĉi iun kvazaŭ per magia efiko: envulti la leganton OE la terura monstraĵo, kiu envultas kaj turmentas la ceterajn NRo
2 (arĥaismo) suferigi iun per trapiko, rompo ktp de pupeto, kiun oni imagas magie rilatigita kun tiu specifa persono.
envulto ago envulti kaj ties rezulto: ĉu ĝi havas ian efikon kontraŭ epidemioj, sorĉadoj, envulto aŭ aliaĵoj? SSz tute sorĉita pro la envulto de la zamenhofa lingvo Ko