← Reen al E

PIV 2020 · 3917

★envi/i

envi/i (tr)
Deziri havi tion, kion alia posedas: envii ion al iu Z; kion mi ne scias, tion mi ne envias Z; la princoj povis envii al ili B; elokventeco, kiun multaj envius al li; plej enviata trezoro. avidi.
Senti malĝojon k malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas: envii iun pro io Z; envii la riĉulojn; ne enviu la malvirtulojn X; malgrandaj nacioj povas nin envii Z; se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius Z; Efraim ne envios Jehudan X; mi estis enviata de li jam de niaj lernojaroj. ĵaluzi.
envio. Sento de envianto: feliĉo k riĉo envion elvokas Z; envio estas puso por la ostoj X; malaperos la envio kontraŭ Efraimon X; la reciproka envio de la popoloj Z; envio al iu pri io; morti de envio.
envia. Rilata al envio: envia moko sukceson ne detruas Z.
enviema. Inklina al envio: homo enviema rapidas al riĉeco X; enviemo kondukas al plej malnoblaj agoj.
enviigi. Fari, ke iu enviu: pli bone estas enviigi, ol kompatigi Z.
enviinda. Meritanta envion: enviinda feliĉo, artisto, amanto.
enviulo. Tiu, kiu facile envias.
malenvii Z. Ne envii, volonte fordoni (ion al iu).
senenvie. Sen ia bedaŭro, malavare, larĝakore.