PIV 2020 · 6994
★ĵaluz/a
★ĵaluz/a
1 Sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, kiun oni pro tio fervore prizorgas: ĵaluza pri sia famo Z, sia situacio, siaj rajtoj; nia Dio estas ĵaluza Dio Z; (f) ĉiu nacio ĵaluze volas konservi sian suverenecon.
2 Sentanta doloran suspektoplenan maltrankvilon pri la fideleco de amata persono: kial venis al li en la kapon esti ĵaluza pri sia edzino? Z; ĵaluza kiel tigro, kiel Otelo B.
ĵaluzo. Sento de iu, kiu estas ĵaluza: amo k ĵaluzo estas gefratoj Z; furiozas la ĵaluzo de la edzo k li ne indulgas X; la ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol X.
ĵaluzi (tr) Konduti ĵaluze 2: ĵaluzi pri io kontraŭ iu; k vin ĵaluzi la monstro plie havas la aŭdacon! W. ☞ envii.
ĵaluzulo. Homo ĵaluza: la edzo estas ĵaluzulo, kiu ne volas, ke oni ludu amon kun lia edzino! Z.