PIV 2020 · 9003
lab/o
① lab/o
1 = abomaso.
2 ⚥ La membrano de la stomako de la mamuloj (inkl. de la homo), kiu sekrecias kazeigan enzimon (labenzimon).
labaĵo. Sekigita ekstrakto de labo 2.
labenzimo. Enzimo, sekreciata de labo 2, k kiu kazeigas la lakton: labenzimo abundas ĉe la junaj, ankoraŭ laktonutrataj individuoj; labenzimo de la remaĉuloj estas uzata en fromaĝa industrio.
labfermento. Labenzimo.