← Reen al A

PIV 2020 · 122

adolesk/i

adolesk/i (ntr) Esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo, k estas karakterizata de la ekfunkciado de la seksaj glandoj.
adoleskanto. Junulo inter 14 k 20 jaroj.
adoleskantino. Junulino inter 12 k 18 jaroj.
adoleskeco, adoleskanteco. Periodo inter infanaĝo k plenkreskeco: la adoleskanteco komenciĝas ĉe la puberiĝo k finiĝas per adoltiĝo.