← Reen al M

PIV · 10518

molekul¹o

molekul1o Plej malgranda ero de kemia substanco, konservanta ankoraŭ la ecojn de la tuto, nedisigebla per fizikaj procedoj, konsistanta el atomoj, ĝenerale malkombinebla per kemiaj reakcioj en pli malgrandajn erojn.
molekula. Rilata al molekuloj: la molekula maso; molekula (mola) bolpunktopliiĝo; dumolekula reakcio; molekula kribrilo.
grammolekulo = molo.
makromolekulo. Tre granda molekulo, konsistanta el granda nombro de samaj aŭ samspecaj elementoj. polimero (Vd mero).