PIV 2026 · Artikolo 17610
polimero
Derivaĵoj en la artikolo 5
polimero KEMI tre longa molekulo konsistanta el multaj ripetunuoj: amelo estas polimero de glukozo ➞ heteropolimero, homopolimero, polimerazo.
polimereco eco de polimeroj, kiuj diferencas inter si nur pro la nombro de ripetunuoj.
polimerigi kombini ripetunuojn en polimeron.
elastopolimero elastomero.
malpolimerigi malkombini polimeron en monomerojn.