← Reen al P

PIV · 12801

★progres/i

progres/i (ntr)
Antaŭeniri al supera grado de disvolviĝo: vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu Z; ĉu nia afero progresas aŭ ĝi haltis? Z; ni regule progresas Z; la brulo progresas B; progresi en la studado; via saniĝo rapide progresos X; la preparoj por la ekspozicio kontentige progresas; malgraŭ progresinta leĝaro de tiuj ŝtatoj, la indianoj vivas mizere.
Antaŭeniri malgraŭ la rezisto de la malamiko.
progreso
Ĉiu el la gradoj, kiuj estas iom post iom akirataj sur vojo al disvolviĝado, perfektiĝado: progreso por la mondo estas nur tio, kion ni povas reale montri al ĝi Z; ŝi instruis tre bone k Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn Z; provi haltigi la progresojn de la fajro en la arbaro; progreso de la vegetaĵaro pro ĉeso de la paŝtado ( sukcesio).
Antaŭeniĝado de la civilizo al pli perfekta stato: kredi je la senfina progreso; la kredo je la progreso estis la religio de la 19a jc en Eŭropo; evoluo estas la malo de la progreso; helpi, malhelpi al la progreso. klereco, lumo 7.
Transgreso.
progresadi. Daŭre progresi: progresadi en ĉio brava Z; en sia metio li progresadis malrapide Z.
progresado. Iom-post-ioma disvolviĝado al pli alta, pli bona stadio: laŭ la mezuro de la progresado k riĉiĝado de l’ lingvo Z; tre grava por la progresado de l’ lingvo internacia estas diligenta uzado ĝin Z.
progresema. Faciliganta la progreson de la civilizo: progresema partio, politikisto.
progresigi. Fari, ke iu, io progresu: li potence progresigis nian aferon; Asocio por la progresigado de la sciencoj. akceli, antaŭenpuŝi, disvolvi, plibonigi.
progresio Z Vico, kutime kun ia reguleco; tiu ĉi termino estas speciale uzata pp aritmetikaj k geometriaj vicoj.
malprogresi. Regresi.