PIV 2020 · 2748
★ĉirkaŭ
★ĉirkaŭ.
I - Prep. signifanta:
1 En la spaco ronde kuŝanta ĉiuflanke de io: havi rubandon ĉirkaŭ la kolo Z; la alumeto eligis helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton Z; danci kiel kato ĉirkaŭ poto Z; li kolektis ilin ĉirkaŭ si Z; li kaptis la knabon ĉirkaŭ la korpo Z; ŝi ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino Z; Jakob metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn Z; foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ! X.
2 En la spaco proksima al: la popoloj, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili X; ĉirkaŭ la buŝo ludis svarmo da ridetoj Z; abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj Z; ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas Z; ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti Z.
3 Proks. en la tempo de: ĉirkaŭ la vespero venas la dio de dormo Z; ĉirkaŭ Majo ni foriros; tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo Z; la granda persekutado furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la 14a jarcento Z; ĉirkaŭ la tagmezo Z.
II - Prep. koncernanta nur la sekvantan numeralon (do ne influanta la formon de la subst-o), kun la signifo «proks. ĝis aŭ trans la nombro, kvanto»: ĉirkaŭ tri horoj pasis de tiam; ŝia tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj Z; mi bezonus nur ĉirkaŭ ducent rublojn Z; ili mortigis ĉirkaŭ dek mil virojn X; la koncerto daŭris ĉirkaŭ tri horojn B; nia infanterio marŝas dum unu tago ĉirkaŭ 13 mejlojn B; juna homo de ĉirkaŭ dudek-tri jaroj Z; eble nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en tiu ĉi ĝardeno Z; estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj Z; en la nombro de ĉirkaŭ tridek homoj Z. ☞ preskaŭ, apenaŭ;. ➞ ĝis, inter, po, super.
III - Kombinebla morfemo, samsignifa kiel la prep.
ĉirkaŭa. Estanta ĉirkaŭ io.
ĉirkaŭe
1 Ronde ĉirkaŭ io: en iliaj muroj speguliĝis la tuta ĉirkaŭe kuŝanta mondo Z; aperis ĉirkaŭe polvaj nuboj Z; la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro X; rigardi ĉirkaŭen Z; ĉirkaŭe de la domo, de la urbo.
2 Preskaŭ ĉiuflanke: danci ĉirkaŭe en la salono Z; li travagis Germanujon ĉirkaŭe Z; sendi ĉirkaŭen por anonci X; li kolektos ilin de ĉirkaŭe X.
3 Proksimume (pp nombro): ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon Z.
★ĉirkaŭi (tr) Veni, metiĝi ĉirkaŭ ion aŭ iun: virino ĉirkaŭos viron X (por gravediĝi); Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon X; militistaro ĉirkaŭas la urbon kun ĉevaloj k ĉaroj X; laĉo da koraletoj ĉirkaŭis la kolon Z; mi ne sentis la danĝeron, kiu ĉirkaŭis nin Z; nuda kamparano ĉirkaŭis sin k la arbon per ŝnuro, kvazaŭ per vasta ringego B; la sonado de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de vivo Z; kastelo ĉirkaŭita de foso Z; domo ĉirkaŭita de grenkampoj Z; ĉirkaŭita de rabistoj Z; ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn Z; (f) lia nomo estos eterne ĉirkaŭita de gloro.
★ĉirkaŭaĵo
1 Spaco, regiono ĉirkaŭ io: lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo Z; riĉa bieno en la ĉirkaŭaĵo de Parizo; kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri la infera ŝerco Z.
2 ∆ (pp punkto en topologia spaco) Aro, kies malfermaĵo enhavas la punkton.
ĉirkaŭigi. Fari, ke io estu ĉirkaŭ: se vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj […] Z.
ĉirkaŭumo = vivmedio.
IV - Pref., kun la senco 1 de la prep.: ĉirkaŭiri, ĉirkaŭkolo, ĉirkaŭmano, ĉirkaŭpremi, ĉirkaŭpreni, ĉirkaŭmordi, ĉirkaŭtranĉi, ĉirkaŭskribi ktp.