PIV · 12446
★po
★po.
I - Prep. signifanta: «en egalaj partoj, konsistantaj el», k uzata por montri, ke la kvanto aŭ mezuro esprimata de la numeralo aŭ vorto esprimanta kvanton, ne rilatas unufoje al ĉiuj objektoj aŭ personoj kune rigardataj, sed ja rilatas ripete k sinsekve al ĉiu el ili aparte: ili estis starigitaj en vicoj, po ses en unu vico Z; ŝi ricevis du lecionojn (kostantajn) po dudek spesdekoj por horo Z; mi fumadis cigaredojn (kostantajn) po 25 rubloj por cento Z. Rim. 1 Oni atentu pri tio, ke po enkondukas ĉiam la distribuatan kvanton, ne tiujn unuojn, inter kiuj oni ĝin dividas: enmiksi gutojn po tri en glason da akvo (ne: *tri gutojn po glaso), veturi po cent kilometroj en horo (aŭ hore) (ne: *cent kilometrojn po horo). Rim. 2 En multaj frazoj kun po, unu subst. estas sk-ata. La formo de la ĉeestanta subst. dependas de ties funkcio en la frazo: ĉiu grupo havas la rajton sendi al la kongreso (sk. delegitaron) po unu delegito por ĉiu plena deko da siaj membroj Z; mi legos (sk. la libron) en ĉiu tago po dek kvin paĝoj Z; eniris al Noa en la arkeon (sk. bestoj) po du el ĉiu karno (specio) X; veluro, kostanta (sk. monon) po tri guldenoj por ulno Z. Konsekvence, kiam la ĉeestanta subst. estas akuzativigita, ĝi evidente ne dependas de po, sed de la verbo: al ĉiu li donis po kvin (sk. dolaroj) dolarojn Z, aŭ, pli klare: al ĉiuj li donis dolarojn po kvin; same: al ĉiuj li donis dolarojn po unu; tiuj studentinoj havas amantojn po pluraj.
II - Pref., almetebla al numeralo aŭ kvantesprima vorto, kun la sama disdivida k ripeta senco: vendi pogrande Z, pomalgrande; aĉeti popece, pometre; preni medikamenton pogute; pogranda fruktistino Z; pogrupa aliĝo. Rim. 3 En kelkaj okazoj oni povas preskaŭ indiferente uzi la vorton po aŭ la suf-on op: ili marŝis po kvar en ĉiu vico aŭ ili marŝis kvarope en vicoj. Tamen oni prefere uzu po, se oni celas atentigi pri kvanto ripete rigardata aparte, oni prefere uzu op, nur se oni celas atentigi pri kvanto rigardata kiel formanta tuton: la ekskursantoj devis disiĝi por la nokto k loĝi po du aŭ tri en diversaj hoteloj (emfazo pri diseco), sed: en tiu urbo miloj da mizeruloj loĝas okope aŭ dekope en unu ĉambro (emfazo pri kuneco).