← Reen al Ĝ

PIV 2020 · 5596

★ĝis

ĝis.
I - Prep., montranta la punkton, kiun la ago atingas, sed ne trans- aŭ preter-pasas
en la spaco: li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo Z; niaj fratoj akompanis ilin ĝis ilia domo Z; kun vi mi volonte iros ĝis la fino de la mondo Z; la tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio Z; kliniĝi antaŭ (iu) ĝis la tero X; la ombro sin eltiris sur la tuta muro ĝis la plafono Z; la vina odoro, kiun li elspiras, atingas ĝis ni Z; estus sufiĉe da mono por alveturi ĝis la hejmo Z; armita de la kapo ĝis la piedoj Z; de Parizo ĝis Londono; (f) li parolis pri la arboj, de la cedro ĝis la hisopo X; (same kun adv-oj) ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu; ĝis kie?;
en la tempo: li laboradis ĝis profunda nokto; fidanta al vorto atendas ĝis morto Z; neĝo kaŝas nur ĝis printempo Z; formeti ĝis la grekaj kalendoj Z; ĝis la revido (mi memoros vin) !; ŝi ploradas de mateno ĝis vespero; tiu ĉi ideo akompanis E-on de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo Z; (f) de parolo ĝis faro estas tre malproksime Z; (same kun adv-oj) ĝis nun; ĝis tiam; mi restos ĝis morgaŭ; (same en kombino kun cirkonstanca komplemento) ĝis antaŭ kelkaj jaroj; mi ripozos ĝis post Pasko. Rim. 1 Aparta okazo estas la esprimo de la limtempo: ĝi devas esti preta ĝis sabato Z; mi penos, ke la tuta traduko estu nepre preta ĝis la fino de Majo Z; mi sendos la artikolon ĝis dimanĉo. antaŭ I, 3, por I, 8. Rim. 2 Ĉi tie apartenas la uzo de ĝis antaŭ la demanda adv. kiam: ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? X; ĝis kiam vi juĝos maljuste? X; ĝis kiam vi tute forgesos pri mi? X; mi bedaŭrinde ne scias, ĝis kiam mi ankoraŭ min okupos pri tiuj aferoj; skribu al mi, ĝis kiam li restos ĉe vi. kiel longe;
en la esprimo de mezuro, grado, stato: unuj E-istoj aprobas la internan ideon nur ĝis certa grado, dum aliaj aprobas ĝin ĝis la plej alta grado; senvestigu ŝin ĝis nudeco Z; mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon Z; ĝis plena perdo de la prudento Z; detruita ĝis la fundo de l’ fundamento Z; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo Z; sidi en laboroj ĝis super la oreloj Z. Rim. 3 Ĉi tie apartenas la esprimo de proksimuma taksado per nombroj: la kolonoj havis 4 ĝis 5 etaĝojn da alto B; ili povis loki en si nur du ĝis kvar homojn Z; li povis kuŝi ok ĝis naŭ jarojn Z.
ĝisi (fm) Diri «ĝis (la revido)!» al iu: ili ĝisis k kisis.
II - Subjunkcio, signifanta la finon de daŭra ago per la montro de alia momenta ago (ĝis la momento, en kiu…): longe ĉerpas la kruĉo, ĝis fine ĝi rompiĝas Z; ĝi flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj Z; ili jam ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita Z; mi ne diras ankoraŭ mian opinion, ĝis mi ricevos sufiĉan nombron da motivitaj opinioj Z; ni batalados pro nia ideo tiel longe, ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita Z; tiu homo ne ripozos, ĝis la afero estos finita hodiaŭ X; ili ekploris, ĝis ili jam ne havis forton por plori X; oni ne devas atendi, ĝis la domo renversiĝus Z. Rim. 4 Oni ne uzu ĝis kun negacio en la senco «tiel longe, kiel…». Oni diru kun Z: mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis k miaj okuloj ekvidis X; sed ne kun Kabe: mi ne kredos al viaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvojn B (dum vi ne donos…, tiel longe, kiel vi ne donos…). Same: ni ne foriros, ĝis oni nin elĵetosni ne foriros, dum oni nin ne eljetos (sed ne: ĝis oni nin ne elĵetos!). Rim. 5 Uzi ĝis kiam anst. la subjunkcia ĝis estas pleonasmo.
III - Pref., uzata kun la senco de la prep.: vi trinkos ĝisebrie X; ĝisiri ( atingi), ĝisnuna (antaŭa, de la plej malnova ĝis la nuna); fine mortis nia plej kara samideano k amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj Z; ĝisosta fundamentisto; ĝisrande plena taso; ĝisvivi (atingi vivante); la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton Z.