← Reen al A

PIV 2020 · 1340

★ating/i

ating/i (tr)
(iu, io) Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion: fine li atingis malgrandan preĝejon Z; ili devis iri dum tuta tago, antaŭ ol ili atingis la monton Z; la sonorilon de la pordo li ne povis atingi Z; pli malproksime, ol oni povas atingi per la rigardo; la vulp’ klopodis longe, por ĝin atingi salte K; per unu pafo li atingis la celpunkton; la kuglo atingis lin ĝuste en la koro; ne atingos krio ĝis la trono de Dio Z (vane estas plendi).
(io) Okupi spacon ĝis la limo, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo: la akvo ekstere atingis ĝis la fenestro Z; la tegmento atingis ĝis la tero Z; la inundo atingis tre vastan areon; la stango ne estis sufiĉe longa por atingi la fundon; atingi profundan aĝon, la vesperon de sia vivo; (f) oni ne povas kredi, ĝis kia grado atingas la facileco de tiu lingvo Z; ilia nombro atingos certan ciferon Z; por ke nin ne atingu la sorto de Volapük Z; tiaj luksaĵoj ĉiam atingas altan prezon.
(iu) Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan: atingi rezulton, sukceson, rekompencon, efektiviĝon Z, perfektecon Z; atingi ies konsenton Z; vi esperis atingi kontrakton pli bonan por mi Z; pro sia inteligenteco k ruzo li atingis la prezidantecon Z; la celo povas esti atingita per du vojoj; (f) afabla vorto pli atingas ol forto Z. akiri.
Sukcesi fari, ke io okazu: fine mi atingis, ke li prenis la kvitancon Z; mi penos atingi, ke la E-istoj akceptu miajn naŭ plibonigojn Z.
💻 Aliri 2.
atingo
Ago de iu, io atinganta: la atingo de mia brako ne estis sufiĉa, por kapti la libron el la breto.
Io atingita: liaj atingoj sur tiu kampo estis aparte brilaj.
atingebla. Tia, ke oni povas ĝin atingi: facile atingebla feliĉo; ĉiuj oficoj estas atingeblaj por virinoj same kiel por viroj; ne atingebla perfekteco, celo; kio propre levis la homaron neatingeble super ĉiuj aliaj bestoj, estas la lingvo Z.
atingebleco. Eco de io atingebla: vidante la grandegan utilon k samtempe la atingeblecon de lingvo internacia […] Z.
atingodistanco, atingopovo
Distanco, ĝis kiu io povas atingi: la atingopovo de pafarko; la botelo staris ekster atingodistanco; la atingodistanco de alfa-radioj.
La distanco inter senda k riceva stacioj, por kiu estas garantiata la transsendo dum la tuta jaro. servareo.
kuratingi. Kurante atingi: li volis kuratingi la junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro Z; li kuris post li distancon de sep tagoj, k kuratingis lin sur la monto Gilead X. trafi.
lernatingi. Atingi ĝis iu punkto de la lernado: neniam mi sukcesis lernatingi legi skribitaĵon Z.