PIV · 6643
★inter
★inter.
I - Prep. montranta:
1 La pozicion de iu aŭ io en la spaco, kiu apartigas du aŭ plurajn personojn aŭ objektojn: inter la fenestro k la pordo estas tablo; inter Francujo k Polujo kuŝas Germanujo; rompu la murojn inter la popoloj Z; esti inter martelo k amboso; sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono Z; inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo Z; la rivero fluas inter du vicoj da salikoj; esti enfermita inter kvar muroj; la vojo iris en la mondon, inter la misterajn altaĵojn k nekonatajn spacojn; inter la barojn k danĝerojn Z; enŝovinte la kapon inter la arbetojn B; (f) dum du tagoj li restis inter vivo k morto; heziti inter du devoj, inter sia devo k sia amo. ☞ meze de.
2 La pozicion de io en la tempo, kiu apartigas du aŭ plurajn momentojn aŭ faktojn: venu ĉe min inter la dekdua k la kvara; inter la leviĝo k la subiro de la suno.
3 La situacion de iu aŭ io en aro da personoj aŭ objektoj (en la mezo de, en la nombro de): inter lupoj kriu lupe Z; eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj Z; vivi inter kamparanoj; li estas la plej juna inter la konkurantoj; estas al mi plaĉe inter vi; ili dividis inter si la profiton; inter aliaj aferoj ŝi devis iri ĉerpi akvon Z; se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos Z; elekti inter pluraj; oni lasis lin inter la mortintoj; Dio rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn li disĵetis vin Z; vi ne povos eliri inter ilin Z. ☞ kun, el 5.
4 La rilatecon, kiu kunigas du aŭ plurajn personojn, akordiĝantajn aŭ malakordiĝantajn: nu, ni estas inter ni! Z; ili ne volis toleri ŝin inter si Z; ili parolis inter si pri tio Z; decidi Z, konsenti Z, komunikiĝadi Z, inter si; ili ĉiuj estis forte ligitaj inter si Z; ili estis fianĉigitaj inter si Z; ili estas amikaj inter si Z; ili vivu inter si en paco Z; ili diferencas inter si per la aĝo Z; la du projektoj havas inter si nenion komunan Z; semi malpacon inter fratoj Z; inter voli kaj fari estas grandega paŝo Z.
II - Memstare uzata morfemo kun la sencoj 1, 2 k 3 de la prep.:
intera. Troviĝanta inter du aliaj samaj objektoj: la interaj tavoloj; la unuan k lastan strofojn li memoris, sed la interajn li fuŝis; intera produkto estas stadio inter enira k fina produktoj; intera stato inter normaleco k frenezeco.
intere. En la situacio de io, iu intera: intere de la fratinoj kreskis la fileto Z.
interaĵo. Parto de tutaĵo, aparato ks, kiu staras inter la aliaj partoj.
III - Pref. kun la sencoj 1, 2 k 4 de la prep.; sed oni devas distingi du okazojn, laŭ tio, ĉu la rad., kiu venas post inter en la kunmetaĵo, estas ties komplemento aŭ ne.
A La komplemento, enkondukita de inter, estas la sekvanta rad.:
1 interkolon(ej)o (spaco inter du kolonoj); interrip(aĵ)o (viandpeco inter du ripoj); interlinio (spaco inter du linioj); interferdeko, interetaĝo; interfoliigi, ktp.
2 interakto (tempo inter du aktoj); interreĝado (tempo inter du reĝadoj), ktp.
4 internacia (kiu estas inter diversaj nacioj); interhoma lerteco.
B La komplemento, enkondukita de inter, ne estas esprimata en la kunmetaĵo:
1 interaĵo (aĵo inter du objektoj); interaldoni (aldoni inter); interirejo, interspaco; interrompi (rompi ion inter du punktoj); intermiksi; intermeti.
2 interrompo (tempo inter du okazoj); interrompi (rompi ian daŭron inter du momentoj); interokazaĵo.
4 interhelpi (helpi por starigi akordon inter du aŭ pluraj personoj); interparolo, interkonsento, intervidiĝo (parolo, konsento, vidigo inter du aŭ pluraj personoj).
5 Per pliampleksigo de tiu lasta senco, inter estas uzata por montri reciprokecon; sin interhelpi (helpi unu la alian); intersekvo (serio da objektoj aŭ okazoj, kiuj sin sekvas unu la alian); intertransmeti (ŝanĝi la reciprokan ordon de du aferoj); interago (reciproka ago, influo); sin interakuzi, interami, interfrapi; sin interligi, interbuĉi, interkruciĝi, interplektiĝi. Kun la kvin jenaj verboj oni ofte ne esprimas la refleksivan pronomon sin: interbati, interkisi, interrenkonti, interrespondi, interrigardi.