← Reen al I

PIV · 6576

injekt⁸i

injekt8i (tr)
Enŝprucigi likvon aŭ gason en naturan aŭ patologian kavon, en vaskulon aŭ histon: injekti la duonon de la ampolo en la muskolon; injekti morfinon al agonianto.
Enŝprucigi likvon, vaporon ks: injekti kreozoton en lignon, por malhelpi la putron; injekti mazuton en kaldronon.
injekto. Ago, procedo de injektanto, aŭ la rezulto de tiu ago: envejna injekto de kalcio; injekto de betono sur la fundamenton de ŝanceliĝanta konstruaĵo.
injektaĵo. La injektata substanco.
injektilo
Malgranda pumpilo el vitro, por injekti injektaĵon, aŭ por elsuĉi sangon aŭ alian organisman likvon.  Pravazo.
Aparato por injekti: elektronika injektilo.