PIV · 15045
sutur/o
sutur/o
1 ⚕ Ago kunkudri la du randojn de vundo k rezulto de tiu operacio.
2 ❤ (sutura) Nemovebla kunartikiĝo de la kraniaj ostoj: suturaj ostoj (Sin. vormianoj).
3 🍁 Kuniĝlinio: a) de la du randoj de la karpela folio ĉe unu- aŭ liber-karpela gineceo aŭ frukto; b) de du karpeloj ĉe kuniĝkarpela gineceo aŭ frukto.
suturi (tr) Fari suturon al: suturi tranĉvundon.
suturero. Ĉiu el la noditaj fadenoj, formantaj suturon.