PIV 2026 · Artikolo 11766
★parfumo
★ parfumo
1 bonodora substanco solvita en alkoholo aŭ en oleo k.s., kaj uzata kiel plaĉigilo: ĉiuj parfumoj de Arabujo ne povus bonodorigi tiun ĉi maneton! ➞ aromaĵo, oleo, ŝmiraĵo, tualetakvo.
2 (figurasence) bonodoro: facila vento balzamis la aeron per parfumo ŝtelita ie el la floroj de printempaj arboj KKa
parfumi tr ornami aŭ plaĉigi ion aŭ iun per parfumo: mi parfumis mian kuŝejon per mirho MT ŝi mem lavis al li la piedojn kaj parfumis liajn harojn B
parfumisto iu, kiu produktas aŭ vendas parfumon: ĉiaj pudroj de la parfumisto MT