PIV 2026 · Artikolo 1011

apostato

Litero A

apostato
1 RELI homo, kiu publike forlasis sian religion: Juliano la apostato ➞ renegato.
2 (figurasence) homo, kiu publike forlasis sian partion, politikan kredon k.s.
apostati ntr konduti kiel apostato: la islama loĝantaro apenaŭ apostatis aŭ translingviĝis HAF ➞ kabei.