PIV · 13355
renegat/o
renegat/o
1 ♜ Kristano, kiu konvertiĝis al islamo.
2 Homo, kiu forlasis siajn religiajn aŭ politikajn opiniojn k akceptis aliajn: tiuj, kiuj defendas Volapükon nur tial, ke ili timas esti nomataj renegatoj Z; (f) mia nazo ne fariĝis renegato (ne perfidis min) Z. Rim. Unu sama homo estas «renegato» por tiuj, kies kredon li forlasis, k «konvertito» por tiuj, kies kredon li alprenis. ☞ apostato.
renegati. Konduti kiel renegato.
renegateco. Stato de renegato: la renegateco, je kiu kelkaj volapükistoj riproĉas iliajn estintajn kolegojn Z.