PIV 2026 · Artikolo 13356

Renesanco

Litero R

Renesanco BELE BELA
1 la reviviĝo de beletro kaj artoj sub influo de klasikaj antikvaj modeloj, kiu komenciĝis en Italujo en la 14-a jarcento kaj disvastiĝis tra Eŭropo en la sekvantaj ducent jaroj: la urbo Florenco estis la nesto de Renesanco CSa ➞ Reformacio.
2 la periodo, en kiu Renesanco 1 okazis: la grandaj humanistoj de Renesanco Cervantes donas la impreson, ke li troviĝas spirite pli proksima al la mezepoko ol al la Renesanco FDi
3 (analoge) ankaŭ minuskle ia ajn beletra reviviĝo: la Bulgara Renesanco, komence de la 19a jarcento GMi post 1930 venis renesanco en la dana tradukarto TCa
renesanca rilata al la Renesanco: renesanca stilo renesanca kastelo renesanca preĝejo ➞ romanika, gotika, moderna.