PIV · 10492
modern¹a
modern1a
1 Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun la antikva: la modernaj tempoj komenciĝas kun la fino de la Orienta Roma lmperio (1453). ☞ mezepoka.
2 Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun iu antaŭa; plej nova, plej freŝdata: modernaj mebloj, ideoj, inventoj; moderna stilo; la progresoj de la moderna scienco; hotelo kun moderna komforto; la moderna arto, poezio.
moderneco. Eco de io moderna: oni ne devas konfuzi modernecon kun pliperfekteco.
modernigi. Fari, ke io estu moderna: modernigi sian meblaron, la prezentadon de revuo, la vendometodojn.
modernismo
1 Sistema tendenco alpreni ĉion plej modernan.
2 ✞ Religia movado (meze de la 19a jc), kiu celis interpreti la dogmojn laŭ moderna ekzegezo k estis malaprobita de la papo k de la tradiciaj Protestantaj eklezioj.