PIV · 5365
gotik²a
gotik2a
1 🏠 Prezentanta la arkitekturan stilon, kiu el Francio disvastiĝis en Anglion, Germanion k N-Italion inter la 12a k 15a jc, k estis karakterizata de volboj, apogitaj sur ogivokruciĝoj, k de pintarkaj fenestroj: gotika katedralo. ☞ romanika, klasika.
gotiko. La stilo gotika.
flamgotika 🏠 Apartenanta al la epoko de tiu stilo, dum kiu la linioj iĝas pli k pli perpendiklaj k la anguloj pli akutaj.
frugotika 🏠 Apartenanta al la komenca epoko de tiu stilo.
radigotika 🏠 Apartenanta al la meza epoko de tiu stilo k karakterizata de radiaj elementoj.