PIV 2020 · 14807
★stil/o
★stil/o
1 Karakteriza persona maniero esprimi siajn pensojn: ili skribas senerare, sed per multepeza malagrabla stilo Z; pro la bono de nia afero estas dezirinde, ke la E-istoj kiel eble plej imitadu mian stilon Z; sendu al mi la tekston, por definitiva glatigo de la stilo Z; brila ekzemplo de monumentskriba stilo.
2 ☆ ♧ Tuto de la ecoj, kiuj karakterizas belartan verkon de iu artisto aŭ belartan verkaron, apartenantan al iu epoko k popolo: stilo egipta, helena, romana, romanika, gotika, renesanca, klasika, baroka, rokoka, moderna; stilo araba, maŭra, persa ktp; modernaj domoj en kazerne karcera stilo; pentraĵo en la impresionista stilo; peco en la stilo de Mozarto, de Ludoviko la 14a; krei en granda stilo. ➞ stilfiguro.
3 Maniero kalkuli la jarojn laŭ la diversaj kalendaroj: laŭ la tiama malnova stilo Z (Julia); nova stilo (Gregoria).
stila. Rilata al stilo: stila harmonio, krudeco; stila rafinaĵo; stilaj procedoj.
stiligi. Fari, ke io havu ian stilon, konformigi al difinita stilo ofte per simpligo de la formoj naturaj: stiligita lilio.
stilisto. Persono, kiu havas aŭ celas havi belan stilon.
stilistiko Z ♧ Scienca studo de la stilprocedoj ĉe unu verkisto aŭ en unu lingvo.
senstila. Triviala, banala.
flamstilo 🏠 Flamgotika stilo.