PIV 2026 · Artikolo 13950

secesio

Litero S

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. secesia
  2. secesii
  3. Vien1/a Secesio
secesio
1 JURO POLI pri grupo, societo aŭ ŝtato apartiĝo disde socia korpo, al kiu oni apartenis (ekz. eklezio, federacio aŭ ŝtata unuiĝo) por iĝi sendependa: la Milito de Secesio en Usono, 1861–1865, kaŭzita de la secesio de dek unu sudaj ŝtatoj pro la abolo de la sklaveco ➞ separatismo.
2 ARKI BELA stilo de arto kaj arĥitekturo, populara inter 1890 kaj 1910, ofte uzante kurbajn liniojn. Sin. secesistilo, junstilo, novarto. ➞ Viena Secesio.
secesia
1 JURO POLI rilata al secesio 1: ekstremdekstra, secesia partio RPi
2 ARKI rilata al secesio 2: mi ĉiam antaŭsentis, ke mi iam loĝos en ĉi tia secesia domo SJo
secesii plenumi secesion.
Vien1a Secesio arta skolo fondita en 1897 en Vieno: oni konstruis tie por la pacientoj eĉ belegan preĝejon en stilo de la Viena Secesio SJo