PIV · 13951
★sed
★sed. Konj., montranta kontraŭecon, malsamecon aŭ diferencon inter tio, kio antaŭas, k tio, kio sekvas, k sekve servanta por esprimi limigan kondiĉon, eĉ ankaŭ surprizon aŭ nur simplan transiron al alia ideo: mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon Z; Dion fidu, sed senfare ne sidu Z; lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj Z; lango miela, sed koro kruela Z; (kun elipso: «mi povus plion diri, daŭrigi» ktp) sed ni revenu al nia interrompita analizado Z; sed ni ne parolu plu pri tiu ĉi punkto Z; (kiel citaĵo) li ĉiam elpaŝis kun ia «sed» Z. ☞ cetere, kontraŭe, male, tamen, aliflanke.
sedi (ntr) Kontraŭdiri, obĵeti: en mi la intelekto sedis W. Rim. Post kvankam oni uzas en la ĉefprop-o tamen, ne sed.