PIV 2026 · Artikolo 13952
2sedo
2 sedo BOTA planto (herbo aŭ arbusteto) kun karnecaj sukplenaj folioj kaj kun regulaj, kvinnombraj floroj en apeksaj panikloj aŭ korimboformaj cumoj; el la norda hemisfero kaj la tropikaj montaroj de Afriko; multaj specioj estas orname kultivataj. genro Sedum ➞ krasulaco.